Paniko de 1873

La Paniko de 1873 estis financa krizo kiu ekigis depresion en Eŭropo kaj Nordameriko, kiuj daŭris de 1873 ĝis 1879, kaj eĉ pli longe en kelkaj landoj. En Britio, ekzemple, ĝi komencigis du jardekojn da stagno konata kiel la "Longa Depresio" kiu malfortigis la ekonomian hegemonion de la lando.[1] La Paniko estis konata kiel la "Great Depression" (Granda Depresio) ĝis la okazaĵoj en la komenco de la 1930-aj jaroj prenis prioritaton.[2]

La Paniko de 1873 kaj la posta depresio havis plurajn subestajn kaŭzojn, pri kiuj ekonomikaj historiistoj diskutas la relativan gravecon. Postmilita inflacio, senbridaj konjektaj investoj (ĉefe en fervojoj), granda komerca deficito, ondetoj de ekonomia delokigo en Eŭropo rezultiganta de la Francia-Prusia Milito (1870-1871), posedaĵaj perdoj pro la incendioj de Ĉikago (1871) kaj de Bostono (1872), kaj aliaj faktoroj metis masivan ŝtreĉon por bankorezervoj, kiuj plonĝis en Novjorko dum septembro kaj oktobro 1873 de 50 milionoj USD ĝis 17 milionoj USD.

La unuaj simptomoj de la krizo estis financaj fiaskoj en la aŭstr-hungara ĉefurbo, Vieno, kiu atingis la plej grandan parton de Eŭropo kaj Nordameriko antaŭ 1873.

  1. Musson (1959)
  2. What history teaches us about the welfare state. The Washington Post (29a de Aŭgusto 2011). Alirita 10a de Septembro 2011.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search